Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Interhelpo |
Interhelpo | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Petro Kropotkin | |
Eldonjaro | 1995 | |
Urbo | Moskvo | |
Eldoninto | Impeto | |
Paĝoj | 280 | |
ISBN | 5-7161-0011-2 | |
Interhelpo estas verko de Petro Kropotkin, originale verkita en la angla kaj eldonita en 1902. La verkisto respondas al la tezoj de la sociaj darvinistoj, emfazante la gravecon de la interhelpa meĥanismo, apud la natura selektado, kadre de la teorio pri evoluismo.
Sennacieca Asocio Tutmonda (S.A.T.) kaj Impeto aperigis ĝin esperantlingve en 1995.